The Esperantist, Vol. 2, No. 6

The Esperantist, Vol. 2, No. 6

Author:
Unknown
Author:
Unknown
Format:
epub
language:
Esperanto

%title插图%num
Author: Mudie, H. Bolingbroke (Harold Bolingbroke), 1880-1916
Esperanto — Periodicals
The Esperantist, Vol. 2, No. 6
Transcriber’s Notes
A few minor typographical errors have been corrected without notice. However, many grammatical errors and odd spellings have been left as in the original.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
20. (Vol. II., No. 6.)
Junio, 1905.

THE
ESPERANTIST

La Esperanta Gazeto por la
Propagando de la Internacia Lingvo.
ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1½ roubles; 75 cents).
Wholesale Agents: 41. Outer Temple, London, W.C.
All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London. W.

CONTENTS.

Page
A Modern Hermit (Clarence Bicknell) 81
The Golden Heart (C. Oxenford) 82
Reminiscences, Part VI. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 84
Oddments 86
To Give or not to Give (E. W.) 87
Recollections of Ireland (F. A. Meigh) 88
A Foreigner Abroad (C. W. T. Reeve) 89
The Golden Hour (Rev. T. Eli Evans) 90
Pancakes (A. Vuillaume) 90
From the Light of Asia (A. Motteau) 91
The Brothers of Birchington (S. H. Emptage) 92
The Home of the Essence of Roses (Ilarion Raytcheff) 93
My Holiday (The Editor) 94
Indian Lions (H. K. G.) 96

Avizo Grava.
La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870, prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke, post nelonge interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ĉi spaco. Ĉiu Esperantisto, ĉu membro de ia konata grupo aŭ kies nomo enskribiĝis en la Adresaro de Dro Zamenhof, kiu volas akcepti tiun ĉi proponon povos samtempe ne nur ŝpari al si specialan rabaton sed ankaŭ antaŭenpuŝi la disvastigon de Esperanto.
Buchanan, Scott & Co.,
Garthland Street,
Glagow, Scotland.

The Remington

THE UNIVERSAL TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.


THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA UNIVERSALA SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj.

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.


LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.

ĈIUJ, NI POVOS
PARADIZON IRI.

Kiu bone trinkas,
Tiu bone dormas.
Kiu bone dormas,
Tiu ne pensas malbone.
Kiu ne pensas malbone,
Tiu certe ne pekas.
Nu, ĉar kiu ne pekas.
Paradizon eniros.
De nun, bone trinku.
Kaj vi paradizon iros.


Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:—
Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France.

The “Review of Reviews”
Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.

FOR SALE.
160 Guinea ‘Broadwood’ Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor.

Correspondence Lessons in Esperanto.
ARE GIVEN BY
Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.
7/6 the Quarter.

Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

  • Sro. C. B. Burgess, Penn Buildings, Erie, Pa., U.S.A. Deziras koresp. kun Kristanaj Sciencistoj.
  • Sro. A. Bouy Libristo, 5, rue Saint Genes, Clermont-Ferrand, France. Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun alilandanoj. Ĉiam respondos.
  • Sro. G. Breduillieard, 40, Avenue de Laon, Reims, France. Korespondados Esperante, interŝ. ilus. p.k. and poŝtmarkojn, kun alilandanoj. Deziras ankaŭ ŝakludi per korespondado.
  • Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury, London, N. Kun alilandanoj per ilus. p-k.
  • Frl. F. A. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, Anglujo. Deziras interŝ. ilus. p-k. kun Esperantistoj en Sud Ameriko & la Britaj Kolonioj.
  • Sro. W. Miles, Inĝeniero, 80, Station Road, Petersfield, Anglujo. Deziras kor. kun Esperantistoj per ilus. p-k. Tuj & ĉiam resp.
  • Sro. Urtel Francisko, Termezurista Officialo, Elisabetpl, 4, Bruno, Moravia, Austria, interŝanĝos nur belajn koloritajn p-k.

La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).

THE ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE
SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

  • H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W.
  • AUSTRIA.—Sro. T Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
  • BELGIUM.—M. M. Seynaeve, 3, Rue de l’Avenir, Courtrai.
  • FRANCE.—Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris.
  • GERMANY.—Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
  • NEW ZEALAND.—Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland.
  • RUSSIA.—Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg.
  • SWEDEN.—Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.

N.B.
N.B.
Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon.
Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos.
Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro.
Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W.
20. [Vol. II., No. 6.]
Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later issues 4d. each, net.
JUNIO, 1905.

MODERNA ERMITO.

Dum dudek jaroj mi estas loĝinta en malgranda urbo sur la Mediteranea marbordo, kaj mi konas tre bone la pastron, la fiŝkaptistojn, la kampanarojn, ja ĉiujn, sed nur sciiĝis la lastan semajnon ke inter ni kaj la plej proksima vilaĝo vivas maljuna ermito. Oftege mi estas promeninta laŭlonge la kvin kilometroj da ŝtona laciga bordo neniun renkontinte, kaj neniam iu priparolis al mi pri la stranga estaĵo pri kiu mi estas skribonta. Oni vidas tie unuflanke la krutajn montetojn kun ŝtonegoj kaj dornaj arbetoj, du aŭ tri ĝardenojn kun palmarboj kaj oranĝujoj, kaj malmulte da muroj ruinitaj; aliflanke estas la profunda transvidebla blua maro. Sed irinte meztagmanĝi kun amiko kiu antaŭ nelonge aĉetis unu el la kulturaĝetoj kie li nun estas alklimatiganta nekomunajn kaj delikatajn arbojn kaj florojn kiuj ne povas bone vegeti aliloke, mi konatiĝas kun la ermito, ĉar dum ni manĝis, jen, sur la marbordo alproksimiĝas la malalta blankhara solulo, paŝanta malrapide kun siaj okuloj rigardantaj la teron.
Kio estas tio, mi demandis?
Ĉu vi ne konas la ermiton, li respondis mia amiko?
La ermito alvenis apud ni, kaj mi esperis paroladi kun li, sed li ne respondis al mia amika saluto. Tiam mi proponis partopreni kun li mian panon kaj kokinaĵon, kaj tiujn ĉi li akceptis sed sen ia dankesprimo. Tio ne min mirigis, ĉar la anoj de nia urbo estas tre malmulte dankemaj, sed ŝajnis pli mirinde ke li ne volas trinki eĉ iom da vino, ĉar niaj urbanoj tre volonte trinkas, eĉ drinkas vinon kaj likvorojn.
Baldaŭ li foriris, kaj mia amiko rakontis lian historion. Ŝajnas ke la ermito loĝas ĉiam sur la marbordo, kaj neniam iras al la urbo aŭ al la butikoj kaj ne, eĉ dum la Kristnaska festo aŭskultas la meson en la nemalproksima preĝejo. Li dormas sub la ŝtonegoj aŭ en ia ĝardeno. Li interparolas kun neniu kaj ne havas amikojn. Tamen li estas edziĝita pli ol unufoje, kaj havas multajn idojn, sed li ilin forlasis, kaj ili nature ne amas lin, kaj kvankam kelkaj parencoj loĝas apude ili ne vizitas lin. Li neniam iris al la komunuma lernejo kaj ne povas legi aŭ skribi. Li ne tranĉas la hararojn kaj havas longajn vangharojn, kaj estas sen botoj, sen ĉemizo kaj sen ĉapelo.
Mia amiko ne povis doni al mi aliajn sciigojn, kaj li mem ne scias kie la ermito naskiĝis aŭ kiam li komencis tiun ĉi manieron da vivado.
Mi demandis kiel li nutras sin, ĉar li ne laboras kaj nenion aĉetas. Ĉu li posedas bienojn aŭ monon? ĉu li sendas iun en la urbon? Ne, li respondis, sed li rabas en la ĝardenoj sed preskaŭ ĉiutage li manĝas fiŝon, ĉar kiam la fiŝkaptantoj altiras marbordon siajn retojn li subite ekkuras al ili, kaj ili aŭ donacas iom, aŭ foririnte lasas la senvalorajn restaĵojn por li, kaj kelkafoje ili kiuj amas la solulon, donas siajn manĝaĵeretojn, pecon de pano aŭ makaronio aŭ fromaĝo. Tial la mizerulo ne estas tute legommanĝantulo nek tute viandmanĝantulo.
De tia tago mi rakontis la aferon multefoje al miaj amikoj. Ĉiuj diras, “Tre strange, mi ankaŭ iros serĉi lin.” Jes, estas strange, ne vere en tiuj ĉi nuntempoj, en kiuj turistoj, ne dezertuloj, troviĝas en la Egiptaj dezertoj, kaj la grotoj de la antikvaj ermitoj estas nur vizitataj de kampofestenantoj. Tamen ne tre strange, ĉar mia nova amiko estas nur kato, pli ruza ol siaj samspeculoj, ĉar li povas manĝi fiŝon ĉiutage sen ia timo pro malpacoj kaj ungogrataĵoj.
C. Bicknell.

LA ORA KORO.

Fantazio, originale verkita de C. Oxenford.
Unu vidvino kuŝis sur sia lito. Si estas mortonta. Ŝi scias ke baldaŭ ŝi devas lasi sian filineton sola en la kruela mondo; kaj tiu penso doloras ŝin pli multe ol ŝia malsanego. Ŝi alvokis sian filineton, kaj ŝin karesante, diris: “Karulino mia, mi foriras al malproksima lando, kaj vi ne min revidos ĝis multaj jaroj. Ne, plej amata, ne ploru; certe, vi min revidos ian alian tagon. Aŭskultu, kiam mi iros, vi estos sola; sole vi devos pasi tra la vivado. Mi estas tiel malriĉa ke mi ne havas ion ajn vin doni; sed ĉirkaŭ via kolo vi havas ĉeneton portante la duonon de ora koro, kiun vi portis de la tago kiam vi naskiĝis. Ie en la mondo vivas knabo kiu posedas la alian duonon de tiu ĉi koro, kvankam mi ne scias kie, ian tagon vi lin renkontos, kaj tiam, kiam vi renkontos unu la alian, vi trovos, ke la duonkoroj kuniĝos, kaj neniu nek nenio ilin povos redisŝiri, aŭ rompigi. Sed, estu singardema; multe da viroj provos preni de vi la duonkoreton, aŭ deziros ĝin interŝanĝi, aŭ ĝin aĉeti. Plie, eble vi mem trompiĝos, kaj kiam vi vidos duonkoron similan al la via, vi pensos ke ĝi estas tiu kiun vi serĉas. Eble ĝi estos tiel simila ke ĝi trompigos ambaŭ vi kaj la havanto. Sed estos pruvo. Se ili ne egalas, ili ne kuniĝos, kiel ajn vi penados, kaj neniam vi povos forpreni ĝin de la ĉeneto. Bone do rigardu, kaj zorgu, ke vi ne montros vian oran koron tuj kiam vi pensas ke vi vidas unu ŝajne simila al ĝi. Reaŭskultu: estas belega lando kiun mi treege deziras ke vi trafu. Ĉiu penas trafi, sed ne ĉiu sukcesas. Neniam alvenas tien iu kiu estas sola. Estas nur duope ke oni povas atingi la Paradizon de la Koroj. Tial, karulino, ĝis la tempo kiam vi trovos la knabon kiu havas la alian parton de via koro, ne penu iri tiun landon. Tio estas ĉio, kion mi povas diri, mi laciĝas. Adiaŭ, plej karega filineto mia, mi ne pli longe povas gardi aŭ zorgi pri vi,—min kisu—mi iras—,” tiam, per lasta peno, ŝi aldonis tiujn ĉi vortojn: “Ne permesu aliu ajn vidi vian koron—ĝis vi—renkontos—la alian, tiam vi—konos. Adiaŭ, kar——”
La knabineto ploris multe, sed kvankam la najbaroj ŝin kompatis, ili ne povis redoni al ŝi ŝian patrinon. Baldaŭ ili ekmalzorgas ŝin; eĉ ili ekmalametas ŝin, ĉar ŝi ne estas simila al la aliaj knabinoj. Ŝi ne estas bela, kvankam ŝi havas bonkoron; sed ŝi havas tre mallumajn okulojn, kiuj ŝajne travidas la personon al kiu ŝi parolas, kaj neniu amas tion, ne vere? Unu virino diris al ŝi “Vi havas kruelajn okulojn, mi volas ke vi ne rigardu tiele ĉe mi.” Tiu ĉi virino estis trompantino. Tamen la knaboj ludus kun ŝi antaŭ ol ili ludus kun la aliaj knabinoj; kaj kiam ŝi iĝis pli granda, pli maljuna, ili marŝus kaj paroladus kun ŝi anstataŭ kun la pli belaj junulinoj en la vilaĝo. Tial ŝi malamiĝis de multaj, kaj ŝi estas tre malfeliĉa. Ŝi estis tute sola, kaj ŝi multefoje ploris por ŝia perdita patrino. Sed, neniam ŝi montras al iu sian malgrandan duonkoron, kvankam ŝi elrigardus maltrankvile por vidi ĉu iu ajn el la junuloj havas duonkoron simila al la ŝia. Sed ne, tre malofte knabo montras ĉu li havas koron aŭ ne, kaj inter la malmultaj kiujn ŝi vidis, neniam estis unu kiu estis eĉ iomete simila al la ŝia.
Sed, unu tago alvenas al la vilaĝo juna viro, kiu estas tri aŭ kvar jaroj pli maljuna ol ŝi. Ho, li estas bela, forta, kaj tiel agrabla kaj aminda, ke ŝi pensas: jen estas eble la junulo kiu havas la alian duonon de mia koro. “Mi estas certa, ke se mia patrino estus ĉi tie, ŝi same dirus,” diris ŝi al si mem. En tiu ĉi tempo ŝi estas malamegita de ĉiuj ĉirkaŭ ŝi, ĉar kiam ŝi viriniĝis, ŝi trovis ke ĉio en la vilaĝo estas malsimila de tio kio ĝi aperas esti. Ĉiu portas maskon; kaj ŝi neniel komprenas kial. Tial ŝi ofte fortiras la maskojn de iaj personoj, ĵus kiam ili la plej dezirus ĝin konservi. Tial, vi vidas, ŝi devas esti treege malamata. Ĉie ŝi portas ĉagrenon, hontecon, kaj certe, en la okuloj kaj laŭ la pensoj de tiuj ĉirkaŭe ŝi estas malbonkora.
La junulo kiu estis nove alveninta, vidas tiun ĉi, kaj kompatas ŝin. Ili iĝas geamikoj, kaj ŝi tute konfidas al li. Tagon ŝi montris al li sian oran koron, kiun, kiam li vidis, li deziregis havi, kvankam li bone scias ke li ne havas la alian duonon. Sed li havas la duonon de kupra koro, kiun li pensas igi similan al la ŝia. Li observis zorge la supraĵon de ŝia koro, kaj poste tordis, fleksis, kaj poluris sian kupraĵon, ĝis ĝi vere ekaperas iomete simila al ŝia, tiam li montras ĝin al ŝi, kaj ŝi, ĉar ŝi estas ankoraŭ juna kaj malsaĝa, kaj ĉar ŝi pensas ke ŝi lin amas, ekdonas la sian; sed subite ŝi vidas ke eĉ dum ŝi rigardas, la kupraĵon iĝas malhela, malluma, kaj kiam ŝi volus provi ĉu la du kuniĝos, ŝi trovas ke ŝi neniel povas sian forpreni de la ĉeno ĉirkaŭ sia kolo. Kiam la junulo trovis ke li ne povis gajni ŝian koron, li pli kaj pli ĝin deziris. Li iĝis tre kolera, kaj preskaŭ tiel kruela kiel la vilaĝanoj, kaj iafoje penis perforte ŝteli la malgrandan duonkoron, sed ŝi tiel forte ĝin tenis, ke li ne povis.
Fine, ne povante trovi aŭ feliĉecon aŭ bonkorecon en sia vilaĝo, ŝi foriris de sia naskloko, kaj marŝis dum la nokto ĝis la proksima urbo; esperante ke tie ŝi povos labori por sia pano, dum ŝi serĉos la junulon kiu posedas la alian duonon de sia koro, kiun ŝi trovas ĉiutage pli peza. Certe, pensis ŝi, tie ĉi baldaŭ mi trovos mian korkunulon, ĉar la jena devas esti la plej granda urbo en la mondo, kiel ĝi estas la plej bela. Eble mi estas proksime la Paradizon de la Koroj, kiun mia patrino priparolis.
Ho ve! Baldaŭ ŝi trovas ke la urbo estas nek bela nek granda, kaj la koroj de la loĝantoj, se iam ŝi vidis iajn, estas maldolĉigitaj, malbeliĝintaj. Ŝi deviĝas labori treege, sed neniam ŝi povis plaĉigi siajn mastrinojn, kaj ofte ŝi multe ploras dum ŝi laboregas. Semajnojn, monatojn, eĉ jarojn ŝi pasigis tiamaniere, sed ĝis nun ŝi ne estas trovinta iun kiu posedas la alian duonkoron. Unu tagon ŝi renkontis maljunegulon, kiu diris al ŝi ke neniam ŝi trovos tion, kion ŝi serĉas en tiu urbo. Li loĝis tie dum multe da jaroj, kaj li bone scias ke preskaŭ ĉiuj la loĝantoj jam kunligis siajn korojn, kvankam multaj pretendas ke ne, kaj multaj aliaj pretendas ke siaj kunulinoj estas nesimpatiaj. Ne, ŝi alvenis ĉe la malprava urbo, ŝi devis sin turni maldekstre, anstataŭ dekstre, kiam ŝi foriris de ŝia vilaĝo.
“Ho ve!” diris ŝi, “mi estas tiel lacigita vivi tiel izole malĝoje. Ĉu mi akceptos unu el la kupraj aŭ ŝtaloj koroj kiujn oni prezentas al mi? Ili tre brilas, kaj unu aŭ du preskaŭ egalas al la mia. Kompreneble ili neniam kuniĝos, sed—ĉu jes, ĉu ne?” Ŝi pripensadis mallonge. “Ne, mi ne povas, estas neutile peni. Mi ne estas ankoraŭ tro maljuna por penadi trafi tiun landon kiu estas tiel bela. Eble mi povos trovi ĝin sole, malgraŭ la timoj de mia patrino. Eble ŝi eraris, en ŝia zorgeco pri mi. Jes, mi iros, eble estas alia vojo el tiu ĉi urbo, kiu kondukos min al la Paradizo.”
Tial ŝi demandis de ĉiuj kiujn ŝi renkontis, ĉu oni povus montri al ŝi la vojon al la Paradizo de la Koroj. Sed ĉiuj ridis.
“Vi? Penas trovi tiun landon kiun trovas ja malmultaj. Ho jes, estas vojo el tiu ĉi urbo kondukante al ĝi, sed estas malofte uzita, kaj estas tre malfacile vidi la vojeton nune. Ankaŭ vi estas tro maljuna, tro malbela—malsaĝa. Estas nur la junaj belulinoj kiuj sukcesas, ĉar ili ĉiam estas helpataj. Vi neniam ĝin trovos sole. Vidu,” diris unu, “trarigardu tra tiu ĉi okulvitro, estas maldolĉa, malbela, malluma vojo, kaj la Paradizo estas trompaĵo, estas pli malbona ol tiu ĉi urbo.”
Sed alia viro kompatis ŝin, kaj diris: “Malfeliĉulino, bone pensu. Se vi ekiras, vi ne povos reveni. Vi devas iri longe antaŭ eĉ vi alproksimiĝas je ĝi. Unue vi devas trairi tra la Aleo de la Nekonatoj, ĉe la fino de la aleo, vi trovos La Simpativojon; ĉe la krucvojoj, maldekstre, vi vidos la Strateton de la Amantoj; kiam vi alvenos al la fino de tiu strateto, vi eniros la grandegan Arbaron de Ellern-unu-la-alian, kaj trapasinte tra tiu malfacila arbarvojo, vi trafos la belan landon kiun vi serĉas. Sed kie estas via kunulo? Ĉu vi ne havas iun? Nur duope oni povas tiun landon trafi.”
“Ho ve! tiel diris mia patrino, sed mi pensis ke eble ŝi eraris. Ŝajnas al mi ke estas tre longa malfacila vojaĝo, kaj mi ne ankoraŭ trovis iun kiu sufiĉe min amas por eĉ montri al mi la vojon. Kial mi ne penas iri sole?”
“Ho, multaj estas pensintaj ke ili povus trafi la landon sole, sed neniam mi aŭdis ke ili sukcesis. La vojo estas vere malĝoja kaj doloriga al tiuj kiuj penas.”
“Mi ne estas timulino. Eble mi trovos iun jam sur la vojo. Kie do estas la unua strato, la Aleo de Nekonatoj, ĉu vi bonvolos diri al mi?”
Li ridetis.
“Vi estas nune preskaŭ ĉe la fino de la Aleo; tie estas la komenco de la Simpatia Vojo. Nu, mi admiras vian kuraĝon, mi iros kun vi ĉe la fino de la Aleo, kaj montras al vi kie estas la krucvojoj.”
Ĉe tiu ĉi eldiro, ŝi tre kontentiĝis. Jam si malametis la penson de deviĝi diri adiaŭ al la bonkora viro. Pensis ŝi, li estas la unua persono kiun mi renkontis en la urbo, kiu ŝajnas havi koron.
Nu, ili marŝis kaj marŝadis, kaj nekonscie marŝis tra la Simpativojo; sed noktiĝante, ili restis ĉe Amikdomo ĝis la sekvanta mateno, ĉar li trovis ke li ne povus retrafi la urbon antaŭ la nokto falus. Kiam mateniĝis, ŝi malgaje ekdiras adiaŭ, sed li respondis: “Estas tiel bela mateno, mi iros pluete kun vi, kaj almenaŭ montros al vi kie la Am-Strateto eliras el tiu ĉi vojo, kaj tiam ni diros adiaŭ.” Ili do marŝadis malrapide sur la vojo, paroladante dume. Ju pli ili parolas, des pli ili ametas unu la alian kaj ree nekonscie ili atingas la krucvojojn kaj sin turnas en la strateton.
“Ho, kia bela strateto,” kriis ŝi.
“Jes, estas vere bela,” li respondis, sed nek li nek ŝi scias ke ili estas jam en Am-Strateto, kaj tiel ili marŝadas kune. Dume ili promenad

Download This eBook
This book is available for free download!

评论

普人特福的博客cnzz&51la for wordpress,cnzz for wordpress,51la for wordpress
The Esperantist, Vol. 2, No. 6
Free Download
Free Book